La 25-an de aprilo franca eksĉefministro Jean-Pierre
Raffarin vizitanta Ĉinion, okazigis gazetaran konferencon en Pekino.
Li diris, ke Francio bonvenigas, ke la ĉina registaro pretas kontaktiĝi
kun Dalai-lamao. La starpunkto de la ĉina registaro estas pozitiva.
Raffarin, speciala delegito de franca prezidento Nicolas
Sarkozy, transdonis privatan leteron de Sarkozy al ĉina prezidanto
Hu Jintao. En la konferenco Raffarin citis ĉefan enhavon de la letero:
unue, ne ŝanĝiĝis la baza linio de la ĉina-francaj politikaj rilatoj;
due, Francio subtenas la politikon de reformado kaj pordomalfermo
de Ĉinio, kaj la Olimpikoj kaj la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas
fenestroj por eksteraj landoj por koni Ĉinion; trie, Francio subtenas
unuiĝon de Ĉinio. Pri la problemo de unu Ĉinio, kvankam la starpunktoj
de Okcidento ne estas samaj, tamen Francio subtenas la politikon
de "unu Ĉinio" kaj ne intervenas en la internan aferon
de Ĉinio.
Li diris, ke li transdonos al Francio jenajn informojn
reveninte hejmen: unue, la ĉinaj gvidantoj alte taksas la amikan
politikon al Francio; due, la ĉinaj gvidantoj alte taksas la ĉiuflankajn
strategiajn partnerajn rilatojn inter la du landoj; laste, en Francio
neniu havas la rajton fari artifikon rilate la amikecon inter Ĉinio
kaj Francio, eĉ se tiaj homoj estas malmultaj.
|