Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina ekonomio kreskos plu antaŭ 2020

La 26-an de aprilo Chen Dongqi, vicdirektoro de la esplora instituto de makroskopa ekonomio sub la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskos antaŭ la jaro 2020.

Dum la pasintaj 30 jaroj post praktiko de la reformado kaj pordomalfermo la ĉina malneta enlanda produktvaloro ĉiujare kreskis je 9.88%, tio estas miraklo por la mondo. Li opinias, ke la faktoroj, kiuj influas la longdaŭran disvolviĝon de la ĉina ekonomio, ne reduktiĝas, la ĉina ekonomio havas tre grandan spacon por sia disvolviĝo; kvankam Ĉinio multe dependas de la ekstera komerco, tamen Ĉinio pliintensigos la reformadon kaj pordomalfermon; kompare kun la tuta mondo la ĉina urbaniza nivelo estas malalta, tial plua disvolviĝo de urboj altiros al si grandan investon.