La 27-an de aprilo la ĉinaj kaj alilandaj raportistoj
invititaj al Tibeto vidis en la ĉefstabejo de Ĉomolangma la Olimpian
fajron transportitan de Pekino.
Post kiam la Olimpia fajro atingis Pekinon en la 31-a
de marto, ĝi estis rezervita en fajro-lampo por agado sur Ĉomolangma.
Dum grimpado sur Ĉomolangma la torĉa stafetado en aliaj lokoj daŭros,
sed en la tago de atingo de la montpinto, la stafetado en aliaj
lokoj haltos.
La agado sur Ĉomolangma estas grava evento en la historio
de Olimpikoj kaj brila punkto dum la stafetado de la Pekinaj Olimpikoj.
Raportistoj de dek enlandaj amaskomunikiloj, inkluzive de la Popola
Ĵurnalo kaj Ĉinaj Novaĵoj, kaj sep alilandaj vehikloj, kiel Reuters
kaj BBC, jam atingis la gubernion Tingri en la regiono Xigaze, kie
sidas Ĉomolangma. La 28-an de aprilo la raportistoj venis al la
informa centro en la templo Rongpu.
|