Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

70 homoj mortis en kolizio de pasaĝeraj trajnoj en Shandong de Ĉinio

Laŭ plej nova statistiko 70 pasaĝeroj mortis en kolizio de pasaĝeraj trajnoj okazinta en la provinco Shandong en orienta Ĉinio la 28-an de aprilo. La akcidento vundis 416 pasaĝerojn, inkluzive de kvar francoj.

Post la akcidento Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, kaj ĉefministro Wen Jiabao respektive donis instrukcion, kaj sendis vicĉefministron Zhang Dejiang gvidi la savadon ĉeloke.