Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Filantropia Vojaĝo en Ĉinio por Helpi Malriĉulojn

La 10-an de januaro okazis en Pekino kunveno por honori mon-donacintojn kadre de Filantropia Vojaĝo en Ĉinio por Helpi Malriĉulojn. En 2007 la Ĉina Filantropia Fonduso por Helpi Malriĉulojn kolektis 270 milionojn da juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro), kaj 600 mil homoj estis helpataj.

La agado iniciatita en 2005 celas instigi homojn de diversaj socialaj rondoj, precipe riĉulojn, vojaĝi al malriĉaj lokoj por sperti la vivstaton de malriĉuloj kaj doni al ili financan subtenon.

En la pasintaj du jaroj la fonduso kolektis 700 milionojn da juanoj kaj helpis 1.5 milionojn da homoj.