Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pontego de Hangzhou-a Golfo ekfunkciis en prova trafiko

La 1-an de majo la trans-mara Pontego de Hangzhou-a Golfo kun longeco de 36 kilometroj komencis funkciadon en trafiko.

La pontego, situante en Zhejiang, ekonomie evoluinta provinco en orienta Ĉinio, estas granda trafika establaĵo projektita, administrata, investita kaj konstruita de Ĉinio mem. Ĝi kunligas urbojn Jiaxing kaj Ningbo.