La 28-an de aprilo organiza komitato de la Tria Ĉina
(Ningxia) Internacia Foiro de Islamaj Manĝaĵoj kaj Vivnecesaĵoj
kaj Investa kaj Komerca Foiro de Ningxia okazigis gazetaran konferencon
en Pekino. Li Rui, vicprezidanto de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma
Regiono, proklamis en la konferenco, ke la foiro okazos en Yinchuan,
ĉefurbo de Ningxia, en la 10-13-a de septembro.
La foiro kun la temo "malfermo, amikeco, kunlaboro
kaj reciproka profitigo" prezentos per ekspozicioj kaj intertraktadoj
la Ningxia-ajn unikan regionan kulturon, atingojn de reformado kaj
pordomalfermo, bonan investan medion kaj grandan disvolvan latentan
forton, por ke en- kaj eksterlandaj komercistoj ĉiuflanke konu Ningxia
kaj investu en ĝi.
De 2006 Ningxia en okcidenta Ĉinio jam okazigis du
foirojn kaj altiris registarajn delegaciojn, internaciajn ekonomiajn
organizojn kaj investantojn de pli ol 40 landoj kaj regionoj.
|