La 4-an de majo la komisiono de disvolvo kaj reformado
de la urbo Jiuquan en la provinco Gansu, sudokcidenta Ĉinio, anoncis,
ke post ekzameno ĉina koncerna departemento sankciis la raporton
de la urbo pri konstruado de vento-energia centralo kun la kapacito
de 10 milionoj da kilovattoj, kaj la urbo komencos la konstruadon
de la plej granda vento-energia centralo de la mondo.
 Jiuquan
estas unu el la ĉinaj regionoj, kiuj abundas je vento-energio. Laŭ
la takso de meteofako, en la urbo la totala rezervo de vento-energio
atingis 150 milionojn da kilovattoj kaj la ekspluatebla kvanto superis
40 milionojn da kilovattoj.
|