Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Olimpia torĉo komencis landinternan vojaĝon en Sanya

Matene de la 4-a de majo la olimpia torĉo estis bruligita en la urbo Sanya de la provinco Hainan. Tio signas, ke la olimpia torĉo komencis la vojaĝon en la ĉina landinterno.

Sur la olimpia placo de la urbo okazis soleno por la starto de la torĉa stafetado. Fama ĉina sketistino Yang Yang estas elektita kiel la unua torĉoportanto de la stafetado en la landinterno. 208 torĉoportantoj stafetis piedkure kaj tribicikle laŭ la itinero longa je 30 kilometroj dum 11 horoj.

Sanya estas unu el la plej sudaj urboj de Ĉinio, fama kiel tropika turisma loko. De la antikveco oni nomas ĝin la plej malproksima angulo de la tero, enhavanta la signifon "startpunkto", tial oni elektis ĝin kiel la unuan stacion de la olimpia stafetado en la landinterno.