La 4-an de majo okazis en Madrido, ĉefurbo de Hispanio,
la 11-a Konferenco de Financaj Ministroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj
Landoj (ASAL), Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. En la konferenco
oni diskutis ĉefe pri la makroskopa ekonomia situacio de orienta
Azio kaj pri fortigo de la financa kunlaboro en orienta Azio. Post
la konferenco, publikiĝis komuna deklaro, kiu diris, ke la ĉeestantaj
ministroj konsentis asigni almenaŭ 80 miliardojn da usonaj dolaroj
al la preparata komuna valutrezerva fonduso por helpi al la ĉeestantaj
landoj rezisti kontraŭ la eventuala financa krizo. 80% de la kapitalo
estos el Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, kaj 20% el ASAL.
En la deklaro, la 13 financaj ministroj diris, ke la
konferenco atingis komunan komprenon pri la kondiĉoj por prunti
la kapitalon kaj la stariga sistemo. Samtempe, ĉiuj flankoj promesis
plirapidigi la laboron por atingi kiel eble plej baldaŭ komunan
komprenon pri ĉiuj elementoj.
|