Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ekfunkciis la unua usona televidstacio por konigi Ĉinion

La 1-an de majo ekfunkciis en Los-Anĝeleso la Kvinkontinenta Televidstacio por ĉiuflanke konigi Ĉinion. La malferman ceremonion ĉeestis Zhang Yun, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Los-Anĝeleso kaj aliaj personoj el filma kaj televizia rondoj.

La ĉefa plenuma oficisto de la stacio diris, ke la celo de la televidstacio estas "konigi Ĉinion al la mondo, komprenigi al la mondo Ĉinion", kaj la ĉefaj programoj de la stacio estas provizitaj de la Ĉina Interkontinenta Komunika Centro. La televidstacio uzas la anglan lingvon aŭ la ĉinan kun la anglaj subtitoloj kaj brodkastas programojn pri ekonomio, popola vivo, kulturo kaj historio de Ĉinio. Laŭdire, 15 milionoj da usonaj familioj povas rigardi la elsenditajn programojn, kiuj eniros iom post iom aliajn perfadenajn retejojn kaj estos rigardeblaj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko.