En la 6-a de majo ĉina prezidanto Hu Jintao atingis
Tokion kaj komencis sian 5-tagan ŝtatan viziton al Japanio.
Dum la vizito Hu Jintao intervidiĝos kun japana tennoo
kaj interparolos kun japana ĉefministro Yasuo Fukuda. Li ankaŭ kontaktiĝos
vaste kun personoj el diversaj rondoj de Japanio, renkontiĝos kun
japanaj malnovaj amikoj kaj iliaj familianoj, prelegos en la universitato
Waseda kaj vizitos kelkajn kulturejojn.
Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al Japanio
en la lastaj 10 jaroj kaj la dua vizito de ĉina ŝtatestro post la
fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. La vizito sufiĉe montris la
altan atenton de Ĉinio al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio
kaj Japanio.
|