Antaŭ nelonge Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta
Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, diris, ke la regiono ĉiam alte atentas
problemojn pri la vivo de popolanoj kaj favorigas disvolvajn fruktojn
al ĉiuj popolanoj, kaj plej atentataj, rektaj kaj praktikaj problemoj
pri interesoj estas efike solvataj.
Laŭ konigo, de 1985 Tibeto praktikas la politikon pri
senpagaj manĝado, loĝado kaj lernado por kamparanaj kaj paŝtistaj
infanoj, kiuj loĝas en lernejoj. Cetere, en la flankoj de loĝado
kaj kuracado, tibetanoj, precipe kamparanoj kaj paŝtistoj, okupantaj
plejparton de la tibeta loĝantaro, ĝuas ĝenerale "senpagajn"
bonaĵojn.
Tibeto donas atenton ankaŭ al la vivo de la popolanoj
kun financaj malfaciloj. En 2007, Tibeto metis 230 mil malriĉajn
kamparanojn kaj paŝtistojn en la amplekson de kampara minimuma vivgarantio.
Kontraŭ la influo de la evento okazinta la 14-an de marto en Lhasa
kaj de la tutlanda var-preza leviĝo, antaŭ nelonge la registaro
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono decidis doni portempan monatan monhelpon
al tiuj, kiuj ĝuas la minimuman vivgarantion.
|