Matene de la 13-a de januaro, invitite de ĉina ĉefministro
Wen Jiabao, hinda ĉefministro Manmohan Singh atingis Pekinon kaj
komencis sian 3-tagan oficialan viziton al Ĉinio.
Tio estas la unuafoja vizito de Manmohan Singh al Ĉinio
post lia enoficiĝo de hinda ĉefministro en 2004. Dum la vizito ĉina
ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj prezidanto Wu Bangguo de la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio respektive intervidiĝos
kun li, kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao interparolos kun li.
Tagmeze de tiu tago, vizitante elmontran centron de
la inĝenieraĵoj de la Pekinaj Olimpikoj, Manmohan Singh diris, ke
Pekino montris grandan saĝon en preparado de la Olimpikoj, kaj ĝia
sperto en la konstruado de sportejoj "inspiros" Hindion
en okazigo de grandskalaj konkursoj, precipe la Sportkunveno de
la Brita Konfederacio en 2010.
|