La 6-an de majo, ĉinaj prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro
Wen Jiabao sendis konsolan telegramon al ŝtatgvidantoj de Birmo
pro la katastrofo kaŭzita de tropika ŝtormo. Por esperimi la amikecon
de la ĉinaj registaro kaj popolo al la birmaj registaro kaj popolo
kaj helpi ilin venki naturan katastrofon kaj fari rekonstruadon,
la ĉina registaro decidis doni al la birma registaro monhelpon de
500 mil usonaj dolaroj kaj materialojn en valoro de 500 mil usonaj
dolaroj. La materialoj atingis Rangunon en la 7-a de majo.
|