La 7-an de majo, Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta
Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, diris, ke Tibeto kiel eble plej baldaŭ
forigos la malbonan influon kaŭzitan de la evento de la 14-a de
marto, kaj en junio ĝi rekomencos akcepti fremdlandajn turistojn.
Li diris, ke antaŭ la evento, la ekonomio de Tibeto
sin trovis en konstanta kaj rapida disvolviĝo, sed en marto la ekonomia
kresko iom malrapidis. Tamen laŭ la ĝenerala stato, en la unua trimestro
de la kuranta jaro, la tibeta ekonomio fundamente tenis stabilan
kaj relative rapidan kreskadon, kaj la ekonomia funkciado ĝenerale
estis bona kaj sana. Tibeto alprenos fortajn rimedojn por teni la
bonan situacion de impeta evoluado.
|