La 8-an de majo sur la montpinto Qomolangma je la altitudo 
              de 8 844.43 metroj sukcesis la torĉa stafetado de la Pekinaj Olimpikoj. 
              Tio estas la unua fojo en la olimpika historio.  
            Je la 3-a horo de tiu ĉi tago la 12-membra sturma teamo 
              de la ĉina montgrimpa ekspedicio komencis la ascendon de la tendaro 
              kun altitudo de 8 300 metroj al la montpinto Qomolangma. Je 10 minutoj 
              post la 9-a horo membro de la teamo Norbu Zhamdu ekbruligis la torĉon 
              per la fajro el la flam-lampo. Post la stafetado inter Gyigyi (virino), 
              Wang Yongfeng, Nyima Cering kaj Huang Chungui la torĉo estis transdonita 
              al Cering Wangmo (virino) ĉirkaŭ 18 minutoj post la 9-a horo, tiel 
              la torĉo ascendis la montpinton. Standardo de la Internacia Olimpika 
              Komitato, la nacia flago de Ĉinio kaj la flago de la Pekinaj Olimpikoj 
              flirtas sur la montpinto Qomolangma.  
             Post 
              la sukcesa ascendo de la flamo al la montpinto Qomolangma, ĉina 
              ŝtata vicprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al la ĉina montgrimpa 
              ekspedicio por gratuli la alpistojn. Li diris, ke brulado de la 
              olimpika torĉo sur la montpinto Qomolangma signas la plenan sukceson 
              de la torĉa stafetado sur la montpinto Qomolangma; tio estas la 
              heroa faro en la olimpika historio kaj valora donaco de la ĉina 
              popolo al la olimpika movado kaj la homaro.  
             
            
              
              
              
              
              
             |