Vespere de la 7-a de majo, la Ĉina Filharmonia Orkestro
kaj la Ĥoro de la Ŝanhaja Operejo kune okazigis koncerton en la
Muzika Halo Paulo la Sesa de Vatikanurbo. Papo Benedict la 16-a
esprimis en interakto, ke la koncerto akcelis pluapaŝan konon pri
historio, valoro kaj nobla idealo de Ĉinio. Li diris, ke la Pekinaj
Olimpikoj havas gravan valoron por la homaro.
Tio
estas la unua prezento de ĉina orkestro en Vatikanurbo kaj estas
grava popola kultura interŝanĝo. Ĉinaj artistoj ludis "Rekviemon"
de Mozarto kaj ĉinan nacian muzikon "Jasmeno" kaj gajnis
varman aplaŭdon de la tuta spektantaro.
|