Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio faros sian eblon por sukcesigi la Pekinajn Olimpikojn

La 9-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Tokio kun estraranoj de la Ligo de Japanaj Parlamentanoj Subtenantaj la Pekinajn Olimpikojn, gvidata de Yohei Kono, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Japanio.

Hu Jintao diris, ke post 20 jaroj la Olimpikoj triafoje okazos en Azio, tial la Pekinaj Olimpikoj apartenas ne nur al la popolo ĉina, sed ankaŭ al la azia, inkluzive de la japana, kaj al la tutmonda. Ĉinio elmetis la sloganon "Unu Mondo kaj Unu Revo" kaj substrekis okazigi verdajn Olimpikojn, humanismajn Olimpikojn kaj altteknologiajn Olimpikojn. La ĉinaj registaro kaj popolo plenumos sian promeson al la internacia socio kaj subtenate de la internacia Olimpika familio faros sian eblon por sukcesigi la Pekinajn Olimpikojn.

Yohei Kono diris, ke la ligo, konsistanta el membroj de ĉiuj partioj de la japana parlamento, estas la plej granda parlamentana ligo. La Pekinaj Olimpikoj estas evento ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por Azio. La sporta interŝanĝo inter Japanio kaj Ĉinio estas tre vigla, kaj la Pekinaj Olimpikoj estos bona ŝanco por konkursado de la dulandaj sportistoj. Li esperas, ke la Pekinaj Olimpikoj pluapaŝe intensigos dulandajn interŝanĝojn en kulturo, sporto kaj personaro.