La 9-an de majo Hu Wei, vicprezidanto de la Xinjiang-a 
              Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, konigis en gazetara konferenco 
              okazinta en Pekino, ke Xinjiang nun sin trovas en plej bona periodo 
              de evoluado kaj stabileco historie.  
            Li diris, ke nuntempe la Xinjiang-a socio stabilas, 
              diversaj aferoj prosperas kaj diversnacianoj vivas bonstate. De 
              la lastaj jaroj estiĝas rapida evoluo en Xinjiang.  
            Hu diris ankaŭ, ke subtenate de en- kaj eksterlandaj 
              terorismaj fortoj, naciaj secesiistoj kaj religiaj ekstremistoj, 
              malmultaj fiuloj faris malordon. Tio ne povas grave influi la socian 
              stabilecon de Xinjiang, male helpas al la tieaj homoj plue koni 
              ilian veran vizaĝon. Xinjiang jam estas preta por stafetado de la 
              Olimpika torĉo okazonta en la sekvanta monato. 
             
            
             
             
              
              
              
              
              
              
             |