La 11-an de majo establiĝis en Ŝanhajo la Ĉina Komerca
Aviadila Kompanio Limigita.
Kun la registrita kapitalo de 19 bilionoj da juanoj,
la kompanio sankciita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okupiĝas
pri desegno, esploro kaj produkto de pasaĝer-aviadiloj, celante
produkti grandajn pasaĝer-aviadilojn sekurajn, ekonomiajn, komfortajn
kaj medi-protektajn.
Nuntempe nur Usono kaj kvin eŭropaj landoj kapablas
produkti grandajn aviadilojn, kaj Boeing de Usono kaj Aerbuso de
Eŭropo monopoligas la pasaĝer-aviadilan merkaton de internaciaj
ĉeflinioj.
|