Je 28 minutoj post la 14-a horo de la 12-a de majo
okazis tertremo 7.8-grada en la gubernio Wenchuan de la provinco
Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Laŭ statistiko de rilata departemento
la tertremo kaŭzis morton de 9219 homoj.
Tuj post la tertremo ĉina prezidanto Hu Jintao faris
gravan instrukcion. Li postulis senprokrastan savadon kaj garantion
por sekureco de la vivo de suferintaj popolanoj. Ĉina ĉefministro
Wen Jiabao veturis al la plagita regiono por gvidi la savadon.
|