Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La centra financo de Ĉinio asignis 860 milionojn da juanoj por savado en la tertremaj regionoj

La 13-an de majo la Financa Ministerio de Ĉinio diris, ke laŭ la aranĝo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la centra financo asignis 860 milionojn da juanoj por helpi trafitajn regionojn de la tertremo.

La monsumo konsistas el 500 milionoj da juanoj por sinteza savado, 200 milionoj por transloĝigi popolamasojn kaj 160 milionoj da juanoj por trafitaj lokoj en Gansu, Shaanxi, Yunnan kaj Chongqing.