Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio akcelas konstruon de fuela arbaro

De la lastaj jaroj Ĉinio rapide akcelas konstruon de fuela arbaro por kontentigi la pli kaj pli kreskantan bezonon de fueloj.

En 2006, la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio kaj Ĉina Ŝtata Petrola Kompanio subskribis kadran interkonsenton pri kunlaboro de petrolo-arbara integrigo kaj pri konstruo de 400 mil hektaroj da ekzemplaj bazoj de oledonaj arbaroj en la venontaj 5 jaroj tra la tuta lando.

Ĉinio estas la dua granda produkta kaj konsuma lando de fueloj en la mondo, kaj duono de la bezonata petrolo en Ĉinio dependas de la eksterlando. Ĉinio planas, ke en 2010 la konsumo de renovigebla fuelo konsistigu 10% de la totala konsuma kvanto de fueloj, kaj la jara produktokvanto de dizeloleo estu 2 milionoj da tunoj.