Vespere de la 13-a de majo telefone interparolis ĉina 
              prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento George W. Bush. 
             Bush diris, ke Usono profunde zorgas pri la tertremo 
              en Sichuan, kaj kun simpatio al la ĉina popolo, volontas liveri 
              laŭeblan helpon. 
             Hu dankis Bush pro tio kaj diris, ke la ĉina popolo 
              ege malĝojas pro siaj samlandanoj mortintaj en la fortega tertremo. 
              La ĉina registaro faras sian eblon por savi la vunditojn, aranĝi 
              la vivon de la suferintaj popolanoj kaj kiel eble plej rapide normaligi 
              la ordon de la plagitaj regionoj. 
             Hu emfazis la vidpunkton de Ĉinio pri tibeta problemo. 
              Li diris, ke la aferoj pri Tibeto estas interna afero de Ĉinio, 
              kaj tuŝas la senton de la ĉina popolo. Li esperas, ke Usono traktos 
              koncernajn aferojn kun objektiva kaj justa sinteno, kaj komprenos 
              kaj subtenos la justan starpunkon de Ĉinio. 
             La du flankoj esprimis deziron revidiĝi en la Dialogo 
              inter Ok-landa Bloko kaj Gvidantoj de Disvolviĝantaj Landoj en Hokajdo, 
              Japanio kaj en Pekino dum la Pekinaj Olimpikoj. 
             
             
              
            
             
             
              
              
              
              
              
              
             |