La nombro de rektaj suferantoj en lokoj serioze plagitaj
de la tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan superis 10 milionojn.
Laŭ statistiko, ĝis la 14-a horo de la 14-a de majo
la nombro de mortintoj atingis 14866.
Vespere de la 14-a de majo en trajno al la plagita loko
Guangyuan, ĉina ĉefministro Wen Jiabao okazigis kunvenon de la kontraŭkatastrofa
kaj prisava komandejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Li emfazis,
ke savado de la postvivantoj ankoraŭ estas la plej grava aktuala
laboro, kaj la registaro decidis sendi pliajn 90 helikopterojn al
la plagitaj lokoj.
Matene de la 15-a de majo, Wen Jiabao kaj liaj sekvantoj
atingis la urbon Guangyuan kaj faris esploron en la gubernio Qingchuan,
serioze suferintan la katastrofon.
Ĝis la 8-a horo de la 15-a de majo 130 mil armeanoj
kaj armitaj policanoj partoprenis en la savado. Cetere kuracaj teamoj,
fajrobrigadoj kaj inĝenieriaĵaj kontraŭdanĝeraj teamoj partoprenis
en la savado. Savtrupo jam eniris en ĉiujn serioze plagitajn urbojn
kaj guberniojn de Sichuan.
Matene de la 15-a, pli ol 60 mil vunditoj estas savitaj.
Post la tertremo en Wenchuan, la ĉina centra financo
sume asignis 1.11 miliardojn da juanoj al la plagitaj lokoj. Ĝis
la 16-a horo de la 14-a, diversaj sociaj rondoj donacis monon kaj
materialojn valorantajn 877 milionojn da juanoj.
|