La 17-an de majo Hu Jintao, ĝenerala sekretario de
la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto
kaj prezidanto de la Centra Militafera Komisiono, venis al la gubernio
Wenchuan en la centro de la tertremo en Sichuan por gvidi la savadon.
En la Beichuan-a Mezlernejo Hu Jintao kuraĝigis savantajn
armeanojn, ke ili, malgraŭ lacego, daŭrigu la kontraŭtertreman batalon
kun granda peno por malpliigi la perdon ĝis la minimumo. Li venis
ankaŭ al lokaj fabrikoj grave trafitaj de la tertremo kaj kuraĝigis
laboristojn, ke ili, bone farante la savadon, komencu la laborojn
pri restartigo de produktado kaj rekonstruado de la fabrikoj.
 Vespere
de tiu ĉi tago li prezidis en la urbo Chengdu kunvenon por aŭskulti
raporton pri la savado kaj aranĝi la sekvan laboron. En sia parolo
li emfazis, ke la batalo kontraŭ la tertremo estas ankoraŭ tre serioza;
la tasko estas peniga kaj la tempo urĝas; diversnivelaj kompartiaj
komitatoj, registaroj kaj koncernaj departementoj de la centra registaro
devas rezolute efektivigi la decidon kaj aranĝon de la centra registaro
kaj preni la savadon kiel la plej urĝan taskon. Li montris, ke oni
devas kiel eble plej rapide serĉi kaj savi popol-amasojn restantajn
en faligitaj konstruaĵoj, plenforte sukurigi vunditojn, bone aranĝi
vivon de la popolanoj suferintaj de la katastrofo per ĉiu ebla rimedo,
intensigi riparadon de la bazaj instalaĵoj detruitaj de la tertremo
kaj fari preparon por la rekonstruado.
|