Por esprimi profundan malĝojon de ĉinaj diversnaciaj
popolanoj pro viktimoj de la fortega tertremo en Sichuan, la Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio decidis, ke la tri tagoj de la 19-a ĝis la
21-a de majo, 2008 estu tagoj por tutlanda funebro.
Dum la tutlanda funebro la nacia flago estu duonhisita
en la tuta lando kaj la ĉinaj institucioj en fremdaj landoj; ĉesu
la publika amuzado; en la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio,
la ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj pretiĝu
libroj por akcepti kondolencojn. Je 28 minutoj post la 14-a horo
de la 19-a de majo la ĉina loĝantaro staru en silento dum 3 minutoj
por la funebro, dume sirenu aŭtoj, trajnoj kaj ŝipoj kaj sonu kontraŭaeratakaj
avertiloj.
|