La 19-an de majo Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de
UN, venis al la sidejo de la ĉina delegacio en UN por montri funebron
pro la viktimoj de la tertremo en Sichuan-provinco. Sub la nigra
rubando, Ban Ki-moon montris sian respekton al la viktimoj per silenta
staro kaj riverenco.
Ban Ki-moon skribis en la angla lingvo sur la kondolencan
libron: "La perdo de Ĉinio estas pli granda ol tiu imagita
de multaj landoj en la mondo. La internacia socio estas kune kun
la granda popolo de Ĉinio vizaĝe al la grandega krizo. La forteco,
persisteco kaj kuraĝeco montrita de Ĉinio en la krizo profunde impresas
la mondon, kaj la tuta sistemo de UN subtenos Ĉinion en la tempo
de la defio. Li skribis ankaŭ en la ĉina lingvo "Funebran saluton
al mortintaj ĉinoj".
En la unua funebra tago, la delegitoj aŭ ambasadoroj
de ĉ. 20 landoj en UN venis al la sidejo de la ĉina delegacio en
UN por montri funebron pro la viktimoj de la tertremo. La funebrado
daŭros 3 tagojn de la 19-a de majo ĝis la 21-a.
|