La 19-an de majo en la helpa stacio de suferantoj de
la tertremo en la urbo Mianyang de Sichuan-provinco, ĉina psikhelpa
teamo donis psikan helpon al suferantoj de la tertremo.
La psikhelpa teamo konsistas el 300 membroj, kiuj venis
el la Centro por Malsano-kontrolado kaj Malsano-preventado de Ĉinio
kaj aliaj pli ol 10 medicinaj institucioj. Tio estas la unua fojo,
ke Ĉinio donas psikan helpon al suferantoj de katastrofo. Ili liveras
psikan helpon ne nur al ordinaraj suferantoj de la tertremo, sed
ankaŭ al vunditoj kaj orfoj.
|