Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio dankas la japanan sav-taĉmenton pro ĝia laboro en la kontraŭkatastrofa batalo

La 20-an de majo Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio dankas la japanan sav-taĉmenton pro ĝia humanisma spirito kaj amikeco al la ĉina popolo montritaj en la kontraŭkatastrofa batalo.

Respondante demandon de raportisto, Qin Gang diris, ke Japanio estas la unua lando, kiu sendis sav-taĉmenton al la ĉina plagita regiono. Kaj la sav-taĉmento, atinginte la tertreman regionon, spite al la danĝero klopodis por organizi savadon per ĉiuj siaj fortoj en amikeco al la ĉina popolo kaj laŭ la humanisma spirito. Ĝi trovis kelkajn viktimojn kaj staris en silento por funebro, tio estas vaste konata de la ĉina popolo.

Li diris, ke nun ankaŭ la japana kuracisto-grupo laboras en la plagita regiono por savi vunditojn. Mi kredas, ke ĝi povas labori kiel membroj de la japana sav-taĉmento. Ĉinio volas intime kunlabori kun Japanio por kuraci vunditojn.