Laŭ informo el gazetara konferenco okazigita de la
Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĝis la 14-a
horo de la 20-a de majo diversnivelaj registaroj de Ĉinio asignis
sume 11.727 miliardojn da juanoj al kontraŭkatastrofa batalo.
Ĝis la 12-a horo de la 20-a de majo, pro la 8-grada
tertremo en la gubernio Wenchuan de Sichuan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio, mortis 34074 homoj kaj vundiĝis pli ol 240 mil homoj. Ĝis
la 24-a horo de la 19-a de majo, pli ol 360 mil homoj estis savitaj
kaj translokitaj.
Laŭ raporto de la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio,
ĝis la 13-a horo de la 20-a de majo Ĉinio ricevis monon kaj materialojn,
donacitajn de diversaj soci-rondoj, valorantajn je pli ol 13.9 miliardoj
da juanoj, interalie mondonaco superis 12.5 miliardojn da juanoj.
|