 Lastatempe
startis en Pekino la aktivado "Olimpikaj Belartoj 2008"
kune organizita de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Ĉina Olimpika
Komitato, kun subteno de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
kaj la Ministerio de Kulturo de Ĉinio.
La
temoj de tiu ĉi aktivado estas "Sporto kaj Olimpikoj"
kaj "Ĉinio, la Mondo". Por la aktivado oni invitos famajn
artistojn de landoj (urboj) gastigintaj Olimpikojn antaŭe kaj aliaj
50 landoj kaj regionoj, kaj artistojn de Ĉinio al ekspozicio kaj
konkurso.
He Zhenliang, prezidanto de la Komitato de Kulturo kaj Olimpika
Edukado sub la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke la Olimpikoj
estas grandioza renkontiĝo de sporto kaj arto, ke "Olimpikaj
Belartoj 2008" pli bone akcelos interŝanĝon de orienta kaj
okcidenta kulturoj.
Dum la inaŭgura ceremonio oni publikigis la emblemon
kaj la sloganon - "Arto, beligu Olimpikojn".
|