La centra financo de Ĉinio decidis doni subvencion
de 600 juanoj ĉiumonate al orfoj, maljunaj vidv(in)oj kaj handikapuloj
en la tertremo de Wenchuan de Sichuan-provinco, por garantii ilian
bazan vivon.
La 20-an de majo ĉina financa vicministro Jiang Li konigis
en Pekino dum la gazetara konferenco de la Informa Oficejo sub la
Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ke nun oni trovis en plagitaj lokoj
124 orfojn, maljunajn vidv(in)ojn kaj handikapulojn. En la estonteco
Sichuan-provinco denove konstruos iujn bonstatigajn instalaĵojn
por vivtenigi tiun homgrupon.
|