La 21-an de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis
kunvenon de la fondiĝo de la ŝtata specialista komisiono pri la
tertremo en Wenchuan-gubernio en sudokcidenta Ĉinio. Li diris, ke
fondiĝo de la specialista komisiono estas tre grava por liveri sciencan
subtenon al la kontraŭtertrema savado, aranĝi la vivon de la suferintoj
kaj restartigi la produktadon kaj konstruadon post la tertremo.
|