Laŭ raporto de la 22-a de majo, ĉiuflanke iras sen-polua
traktado al animaloj en la tertreme plagitaj lokoj de Sichuan-provinco,
sudokcidenta Ĉinio. Ĝis nun oni jam faris traktadon al proksimume
10 milionoj da mortintaj brutoj kaj korto-birdoj.
Nun pli ol dekmil profesiaj kontraŭepidemiaj laborantoj
faras kontroladon en la tertreme plagitaj lokoj. Ĉina agrikultura
ministro Sun Zhengcai, kiu gvidas tie la agrikulturan kontraŭkatastrofan
batalon, diris, ke la laboro kontraŭ epidemio estas la plej grava
tasko en la kontraŭtertrema batalo, kaj diversnivelaj agrikulturaj
departementoj devas helpi al kamparanoj de la plagitaj lokoj fari
la urĝan rikoltadon kaj urĝan plantadon por plenforte restarigi
la tiean produktadon.
Laŭ informo, ĝis nun ne estas raporto pri epidemio kaj
abrupta publik-higiena evento.
|