La 24-an de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao, kiu gvidas
la savadon en la gubernio Wenchuan, Sichuan-provinco, intervidiĝis
en la urbeto Yingxiu kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN,
kiu speciale venis vidi la popolon en plagita loko de Ĉinio.
Wen Jiabao konigis al Ban Ki-moon la katastrofon kaj
laboron de la savado. Wen diris, ke post la tertremo la internacia
socio esprimis simpation kaj donis monon, materialojn kaj sendis
savantojn al Ĉinio, ankaŭ UN donis urĝan helpon al Ĉinio. Tio plene
montris amikecon kaj humanismon de diverslandaj popolanoj al la
ĉina popolo kaj multe kontribuas al la kontraŭkatastrofa laboro
de Ĉinio, kaj la ĉinaj registaro kaj popolo elkore dankas ilin.
Ban Ki-moon diris: "Mi tre malĝojas pri grava
perdo de la vivo kaj propraĵoj pro la tertremo en la plagitaj regionoj.
Reprezentante UN kaj min mem, mi esprimas profundan simpation al
la ĉinaj registaro kaj popolo. Mi venas ĉi tien por montri, ke la
internacia socio, inkluzive de UN, estas kune kun la ĉina popolo.
UN volas daŭre doni subtenon kaj helpon al la plagitaj lokoj por
la rekonstruado."
Ili akceptis ĉeloke en- kaj eksterlandajn raportistojn.
|