Vespere de la 24-a de majo rusa prezidento Dmitry Medvedev
finis dutagan ŝtataferan viziton al Ĉinio kaj forflugis de Pekino
al sia patrolando.
En la 23-a Medvedev atingis Pekinon kaj komencis sian
viziton al Ĉinio laŭ la invito de ĉina prezidanto Hu Jintao. Dum
la vizito, Hu Jintao faris interparolon kun Medvedev. La dulandaj
ŝtatestroj alte taksis la starigon kaj disvolvon de la strategiaj
partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj unuanime konsentis daŭre
klopodi por akceli disvolvon de la rilatoj. Nome de la rusa registaro
Medvedev invitis iujn lernantojn de mezaj kaj elementaj lernejoj
en plagitaj lokoj de la tertremo al Rusio por ripozkuracado.
Post la interparolo Hu Jintao kaj Medvedev subskribis
"Komunan Deklaron de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Rusa
Federacio pri Gravaj Internaciaj Problemoj" kaj ĉeesti ceremonion
por subskribi kunlaborajn dokumentojn pri energio, aviado, forstumo,
turismo k.a.
|