La 26-an de majo vizitgrupo de Kuomintango, gvidata
de ĝia prezidanto Wu Poh-hsiung, komencis sian 6-tagan viziton al
la ĉeftero de Ĉinio.
Antaŭ forlaso de Taibei Wu diris: "Ni bone scias
gravecon de nia respondeco. Ni plenforte klopodos por bone ludi
nian rolon, esperante, ke la vizito helpos al paca disvolviĝo de
la dubordaj rilatoj, al sekureco de Taiwan kaj beateco de la popolo
kaj ankaŭ al antaŭenpuŝo de la politiko de la taiwan-a aŭtoritato
pri la ĉeftero."
Posttagmeze la vizitgrupo atingis la flughavenon de
Nankino, kie la membroj de la vizitgrupo staris unu minuton en silento
por funebri pro la viktimoj de la tertremo en Sichuan.
|