La 26-an de majo Ouyang Song, vicestro de la Organiza
Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio,
diris en gazetara konferenco, ke post fortega tertremo en Wenchuan,
Sichuan-provinco, membroj de la Komunista Partio de Ĉinio en diversaj
lokoj memvole donis specialan partian kotizon por subteni la kontraŭtertreman
savadon. Ĝis la 12-a horo de la 26-a de majo, la totala sumo de
la speciala partia kotizo atingis 1.737 miliardojn da juanoj.
|