La 27-an de majo la unua polus-orbita meteologia satelito
Fengyun-3 estis lanĉita en la satelita centro de Taiyuan, Shanxi
en Ĉinio.
Post provado la satelito estos uzita de la Ŝtata Meteologia
Centro de Ĉinio.
La Monda Meteologia Organizo jam enmetis Fengyun-3
en sian reton de la polus-orbitaj meteologiaj satelitoj, tial la
datenoj senditaj de la satelito donos servon ne nur al Ĉinio, sed
ankaŭ al la tuta mondo. Ĝi ludos gravan rolon en observado de naturaj
katastrofoj kaj ekologia medio, en studo de tutmondaj mediaj ŝanĝiĝoj
kaj leĝoj de veteraj ŝanĝiĝoj kaj en redukto kaj prevento de naturaj
katastrofoj. Krome, ĝi liveros tutglobajn meteologiajn informojn
por aviado, navigado k.a.
|