La 13-an de januaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao subskribis
dekreton publikigi "Decidon de la Ŝtata Konsilantaro pri amendo
de 'Preskribo pri administra puno al kontraŭleĝaj agoj pri prezo'
". La decido ekvalidis de sia publikiĝo.
Respondeculo de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj
Reformado de Ĉinio diris, ke lastatempe relative rapide leviĝis
la prezoj de varoj kaj servoj, strikte rilataj al la popola vivo;
en iuj regionoj kaj profesioj aperis kontraŭleĝaj agoj pri prezleviĝoj
pro konspiro de administrantoj, kiuj fuŝis la normalan ordon de
merkata ekonomio. Pro ĉio ĉi la ĉina registaro decidis amendi la
"Preskribon pri puno", por severe bati la kontraŭleĝajn
agojn pri prezo kaj protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de
la konsumantoj kaj administrantoj.
|