Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao interparolis kun Lee Myung-bak

La 27-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis kun Lee Myung-bak, prezidento de la Korea Respubliko. La du ŝtatestroj unuanime konsentis levi la ĉiuflankajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Koreio al la strategiaj por krei pli belan estontecon de la interrilatoj de la du landoj.

Lee atingis Pekinon en la 27-a kaj komencis sian kvar-tagan viziton en Ĉinio. Tio estas lia unuafoja vizito al Ĉinio post lia enoficiĝo kiel prezidento de la Korea Respubliko. Kun li intervidiĝis ankaŭ ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Lee ankaŭ faros prelegon en la Pekina Universitato kaj vizitos la Ŝtatan Stadionon Birdnesto. Poste Lee veturos al Qingdao por viziti la kompanion Haier kaj entreprenojn de la Korea Respubliko en Ĉinio.