De la 24-a ĝis la 28-a de majo okazis en Pekino la
14-a homrajta dialogo inter Ĉinio kaj Usono.
Tio estas la unua homrajta dialogo inter la du flankoj
de la jaro 2002. Ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi kaj lia asistanto
Liu Jieyi respektive intervidiĝis kun la usona delegacio kaj aranĝis
bankedon por ili. La dialogon kune prezidis Wu Hailong, estro de
la Internacia Departemento de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de
Ĉinio kaj David J. Kramer, asistanta ŝtata sekretario de la Ŝtata
Departemento de Demokratio, Homrajto kaj Aferoj de Laboruloj de
Usono.
La du flankoj respektive konigis sian novan progreson
de homrajto, interŝanĝis opiniojn pri libereco parola kaj religia,
opono kontraŭ rasa diskriminacio kaj pri aliaj problemoj. La du
flankoj unuanime opinias, ke la dialogo estas malkaŝema, malferma
kaj konstruiva, pliigas interkomprenon kaj utilas al sana kaj stabila
disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.
|