La 28-an de majo Wu Bangguo, membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina
Tutlanda Popola Kongreso, inspektis katastrofan staton en la serioze
suferitaj urbetoj Hanwang kaj Pingtong, vizitis laborantojn en entreprenoj,
instruistojn kaj lernantojn, kaj konsolis popolamasojn kaj savantojn
en plagitaj lokoj.
Sekve Wu Bangguo veturis al la urbo Deyang kaj vizitis
vunditojn en tendoj kaj esprimis dankon al kuracistoj kaj flegistoj.
Vespere Wu Bangguo vizitis instruistojn kaj lernantojn
de mezlernejo de Beichuan, kiuj rekomencis lernadon.
|