Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pozitiva interkomunikado de koncernaj flankoj de la sesflanka interparolo antaŭenpuŝos la intertraktadon

En la 28-a de majo estroj de delegacioj de Usono, la Korea Popol-Demokratia Respubliko, la Korea Respubliko kaj Japanio de la sesflanka interparolo pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo faris en Pekino serion da duflankaj intervidiĝoj. En la 29-a de majo Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio esperas, ke pozitiva interkomunikado de koncernaj flankoj de la sesflanka interparolo antaŭenpuŝos la intertraktadon.