Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao inspektis kontraǔkatastrofan savadon kaj rekonstruadon en Gansu-provinco

La 1-a de junio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao veturis al la urbo Longnan de Gansu-provinco kaj diskutis kun popolanoj kaj funkciuloj de plagitaj lokoj pri postkatastrofa rekonstruado.

Hu Jintao stimulis plagitajn popolanojn fari memsavadon de produktado kaj rekonstrui belan hejmon kun la propraj manoj. Li ankaǔ konsolis soldatojn kaj oficirojn de la Popola Liberiga Armeo kaj tiujn de la Armita Policana Trupo, kiuj partoprenis en la kontraǔkatastrofa savado.

Hu Jintao speciale vizitis tie la pakistanan internacian kuracan taĉmenton. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Hu Jintao esprimis al ili sinceran dankon.