De la 30-a de majo ĝis la 2-a de junio Nong Duc Manh,
ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Vjetnama Komunista
Partio, faris oficialan viziton al Ĉinio. La komuna deklaro publikigita
de la du landoj elmontras, ke ambaŭ flankoj daŭre konservos bonan
tradicion de intima kontakto inter la du landoj kaj la du partioj
(la Komunista Partio de Ĉinio kaj tiu de Vjetnamio), kaj deklaras
ekfunkciigi varm-linean telefonon de la gvidantoj. La deklaro elmontras
ankaŭ, ke la du flankoj garantios plenumadon de la esplorado de
la landlimo surtere kaj konstruado de landlimaj fostoj en la kuranta
jaro kaj subskribos kiel eble plej baldaŭ la dokumentojn pri administrado
de la landlimo.
Vjetnamio esprimis sian simpation kaj sinceran konsolon
pri la tertremo okazinta en Sichuan-provinco, kiu kaŭzis grandan
perdon de posedaĵoj kaj morton de lokanoj.
|