Lastatempe makroekonomia analiza grupo de la financa
instituto sub la Ĉina Popola Banko diris intervjuate, ke influate
de serio da necertaj faktoroj de la ekonomia funkciado en- kaj eksterlande,
iom mildiĝis rapideco de la ekonomia kresko de Ĉinio, tamen ne multe
malpliiĝis la ekonomia kresko maltrankviliga la merkaton.
En la kuranta jaro, la ĉina ekonomio alfrontas multajn
defiojn. La fortega tertremo okazinta en Wenchuan lastatempe refoje
alportis necertan faktoron al la ĉina ekonomio.
La makroekonomia analiza grupo diris ankaŭ, ke laǔ antaǔkalkulo,
la fortega tertremo ne ŝanĝos bazan tendencon de la makroekonomia
funkciado de Ĉinio.
|