La 3-an de junio okazis en Pekino la 1-a Kongreso de
la 2-a Konsilio de la Ĉina Asocio pri Rilatoj inter Ambaŭ Bordoj
de Taiwan-a Markolo.
Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĉeestis la kongreson
kaj faris gravan paroladon. Li esperas, ke interkonsiliĝo de la
Ĉina Asocio pri Rilatoj inter Ambaŭ Bordoj de Taiwan-a Markolo kaj
la Taiwan-a Fonduso de Interfluo inter Ambaŭ Bordoj de Taiwan-a
Markolo solvos realajn problemojn zorgatajn de la dubordaj samlandanoj
kaj puŝos la dubordajn interkonsiliĝadon kaj intertraktadon al senĉesa
progreso.
En la kongreso ĉeestis kaj parolon faris ankaŭ Wang
Yi, nova estro de la Oficejo de la Taiwan-aj Aferoj de la Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Oficejo de la Taiwan-aj
Aferoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Li diris, ke la oficejoj
subtenos kiel antaŭe laboron de la Asocio pri Rilatoj inter Ambaŭ
Bordoj de Taiwan-a Markolo.
Chen Yunlin, nova elektita prezidanto de la Ĉina Asocio
pri Rilatoj inter Ambaŭ Bordoj de Taiwan-a Markolo, diris, ke la
asocio estas preta por akcepti Jiang Bingkun, prezidanton de la
fonduso, kaj por fari la unuan interparolon inter la asocio kaj
la fonduso.
|